La aventuroj de Alicio en Mirlando (angle Alice's Adventures in Wonderland) estas verko de porinfana literaturo de la brita matematikisto kaj verkisto, pastro Charles Lutwidge Dodgson sub plumnomo Lewis Carroll. Ĝi rakontas la historion de knabino nomata Alice [elis] (en esperantlingvaj tradukoj aŭ Alicio, aŭ Alico) kiu falas tra kuniklotruon en fantazian regnon populitan per parolantaj kreaĵoj kaj antropomorfaj ludkartoj. La fabelo estas plenplena de satiraj alludoj al la amikoj de Dodgson kaj al la lecionojn, kiujn la britaj lernantoj devis parkerigi. La Mirlando priskribita en la fabelo ludas kun logiko en maniero tiom speciala, ke ĝi donis al la rakonto longdaŭran popularecon inter infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj.
Fler avsnitt av Librivox Audiobooks
Visa alla avsnitt av Librivox AudiobooksLibrivox Audiobooks med Librivox Audiobooks finns tillgänglig på flera plattformar. Informationen på denna sida kommer från offentliga podd-flöden.
